Kaŝita batalo malantaŭ Nord Stream dum 27 jaroj (2)
Lucia Publikigita: 2022-10-12 22:22:45

En la lasta videaĵo, ni parolis, ke en 2009, Usono ŝanĝis sian sintenon pri la pipelinoj Nord Stream. Ĉar en tiu jaro, la konferenco de UN pri klimata ŝanĝiĝo adoptis Kopenhagan Interkonsenton, kaj diversaj landoj atingis gravan konsenton. Pro tio, pliiĝis ilia naturgasa postulado.

Ĝuste en tiu ĉi jaro, akcelate de skista revolucio, Usono unuafoje superis Rusion en produktado de naturgaso, okupante unuan lokon en la mondo laŭ la produktkvanto.

En 2011, gvidantoj de Germanio, Rusio, Francio kaj Nederlando ĉeestis ceremonion de oficiala ekuzo de la pipelinoj Nord Stream 1. De tiam, per la pipelinoj ĉirkaŭ 55 miliardoj da kubaj metroj da naturgaso estis liveritaj ĉiujare al Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj en normala stato.

Eŭropaj landoj profitis de tio kaj komencis plani la pipelinojn Nord Stream 2, kiu duobligos transportan kvanton al Germanio.Samtempe kun tio, Usono serĉis aĉetantojn de sia propra naturgaso.

Laŭ perspektivo de geografia pozicio, eksporto de usona naturgaso povas uzi nur tri marveturajn itinerojn, tio estas la sudamerika itinero, la pacifika itinero kaj la atlantika itinero. Kompreneble la atlantika itinero estas la plej taŭga elekto laŭ kostoj.Cetere, Eŭropo ellaboris ambician celon en redukto de emisiado, kaj ĝia naturgasa postulado kontinue pliiĝas, tial Eŭropo estas la plej bona elekto por Usono.

Restas nur unu problemo antaŭ Usono, t.e. la pipelinoj Nord Stream. Se la pipelinoj estus difektitaj, eŭropaj landoj havus neniun alian elekton ol aĉeti usonan naturgason, kiu havas malaltan kvalit-prezan proporcion.  Post antaŭenigo de la programo Nord Stream2, Usono alvokis Eŭropon ĉesigi la programon je la preteksto, ke la naturgasaj duktoj malutilas al interesoj de Ukranio; Sekve, Usono propagandis “sekurecon de energio”en Eŭropo, avertante, ke Eŭropo estos sub manipulado de Rusio en la kampo de energio.Post tio, usonanoj ne forgesis atentigi, ke naturgason havas ankaŭ Usono.

Tamen pro altteknologia bezono dum produktado de skistogaso en Usono, la kosto estas evidente granda. Neniu volas elspezi pli grandan sumon por aĉeti usonan naturgason. Ĉu ne?

Ju pli glata estis la programo Nord Stream, des pli maltrankvila estis Usono. Restas preskaŭ nenia ŝanco por Usono enmiksiĝi en ĉi rilatajn aferojn inter Rusio kaj Eŭropo. Tia maltrankvilo eksplodis finfine en 2018.Kio okazis en tiu jaro? Ni parolos en la venonta videaĵo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree