Angola fraŭlo Norvan Romario Luemba amas ĉinajn frandaĵojn
Ĝoja Publikigita: 2022-10-12 09:40:26

"Mastro, tiel bongusta estas tiu ĉi plato, kiun mi antaŭe ne gustumis…" sur socia mediato bela fraŭlo kun malflua ĉinlingva parolo filmis kaj prezentis ĉinajn frandaĵojn unu post alia, kaj per tio li akiris ĉirkaŭ kvar milionojn da ŝatantoj.

Li nomiĝas Norvan Romario Luemba kaj venas de afrika sudokcidenta lando Angolo. Pro savana klimato la lando abundas je fruktoj kaj tiea plena sunlumo aparte dolĉigas la lokajn fruktojn. En la jaro 2015 post flugado je kelkaj miloj da kilometroj Norvan atingis Ĉinion por lernado, tiam malfermiĝis por li iu pordo de nova mondo. "Nun mi restas en Ĉinio jam sep jarojn kaj komence mi lernis la fakon de telekomunika inĝenierio en Huaqiao-Universitato (en urbo Xiamen de la ĉina provinco Fujian).”

Diplomiĝinta tie li venis al urbo Shenzhen en la ĉina suda ĉemara provinco Guangdong kaj nun li mastras blogon pri bongustaĵoj. La ĉinaj kulturoj pri manĝado estas profundaj kaj vastaj. Norvan diris, ke ĉinoj kontinue esploras frandaĵojn, tial homoj el malsamaj lokoj povas kuiri frandaĵojn kun apartaj gustoj plaĉaj al ili mem.En Liuzhou-urbo de ĉina suda Guangxi-a Ĝuang-etna Aŭtonoma Regiono, li gustumis Luoshifen, lokan manĝeton kun specifa gusto; kaj en Lanzhou, ĉefurbo de ĉina nordokcidenta provinco Gansu, li provis bonodoran nudelojn kun bovaĵo…sub siaj klopodoj li sciigis pli da homoj pri ĉinaj frandaĵoj.

Norvan diris, ke manĝaĵoj el diversaj ĉinaj lokoj havas riĉajn kulturajn enhavojn kaj el iliaj karakterizaĵoj montriĝis ŝanĝiĝoj de la ĉina historio kaj vivoj de diversaj etngrupoj de Ĉinio. "Malantaŭ manĝaĵoj estas inteligento kaj pago de laborintoj kaj samtempe montriĝas ĉinaj historiaj ŝanĝiĝoj. Ekzemple, kiel loĝantoj en la ĉina norda Interna Mongolia Aŭtonoma Regiono transformis manĝaĵojn por adaptiĝi al nova klimato post migrado, kio senkonscie enkorpigas karakterizaĵojn de la historio kaj la kulturo."

Norvan tre atendas la estonton kaj intime ligas siajn revojn kun Ĉinio. Li diris, "Mi havas tri revojn, nome fari negocon, gajni Identigan Karton de Fremduloj por Permanenta Rezistado en Ĉina Popola Respubliko, kaj iutage posedi propran familion en Ĉinio. Mi nun klopodas por bone fari ĉion paŝon post paŝo."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree