De la oficejo de la Ĉina Homloĝata Spaca Inĝenierio raportisto informiĝis, ke la tria leciono de la “klaso Tiangong” estos komencita je 15:45 en la 12a de oktobro. La astronaŭtoj Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhe de la skipo el la spacoveturilo Shenzhou-14 donos spacajn lecionojn al junaj amikoj.
La tri astronaŭtoj konigos kaj montros la laborajn kaj vivajn scenojn en la laboratoria modulo de la Ĉina Spacostacio, demonstrante la eksperimenton pri kapilara efiko en mikrogravita medio, la eksperimenton pri la ŝanĝiĝo de la akva pilko en “maldiligentecon”, la scenon kiel oni trinkas akvon enspace, kaj tiel plu. Ke la astronaŭtoj invitis adoleskantojn al la lecionoj, tio celas disvastigi kaj popularigi la sciojn pri homporta spaconavigado kaj stimuli la interesiĝon de junaj homoj pri la mistero de la universo.