14 ŝtatoj elektitaj en Konsilion pri Homaj Rajtoj de UN
Qiujieming Publikigita: 2022-10-12 17:37:45

Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) marde elektis 14 ŝtatojn en la Konsilion pri Homaj Rajtoj de UN por anstataŭi la baldaŭ eksiĝontajn membroŝtatojn

Per sekreta baloto, Alĝerio, Maroko, Sud-Afriko, Sudano (por Afriko); Bangladeŝo, Kirgizio, Maldivoj, Vjetnamio (por Azio-Pacifiko); Kartvelio, Rumanio (por Orienta Eŭropo); Ĉilio, Kostariko (por Latin-Ameriko kaj Karibio); Belgio, Germanio (por Okcidenta Eŭropo kaj aliaj ŝtatoj), estis elektitaj por trijara oficperiodo komenciĝonta la 1an de januaro 2023.

El la 14 ŝtatoj, Sudano kaj Germanio estis elektitaj por sinsekva dua oficperiodo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree