Peng Liyuan sendis gratulmesaĝon al premia ceremonio de Unesko por knabina kaj virina edukado
Qiujieming Publikigita: 2022-10-12 17:26:21

La premia ceremonio de la Eduka Premio por Knabinoj kaj Virinoj de la Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo de Unuiĝintaj Nacioj (Unesko) 2022 marde okazis en Parizo, ĉefurbo de Francio. Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj speciala sendito de Unesko por progresigo de knabina kaj virina edukado, sendis gratulmesaĝon al la premia ceremonio.

Peng esprimis sincerajn gratulojn al la ceremonio, kaj bondezirojn al la premiitaj organizoj el Kamboĝo kaj Tanzanio.

Peng diris, ke knabina kaj virina edukado estas ne nur rilata al virina propra disvolviĝo, sed ankaŭ grava aspekto de antaŭenigo de daŭripova disvolviĝo de la homa socio. Ŝi aldonis, ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al edukado de knabinoj kaj virinoj, kaj ke la kapablo de virinoj partopreni en ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj rilata kontribuo estas senĉese plibonigita.

Peng emfazis, ke kiel speciala sendito de Unesko por progresigo de knabina kaj virina edukado, ŝi volas kunlabori kun ĉiuj partioj por kolekti forton per amo, transdoni konfidon kun persisto kaj kune antaŭenigi la disvolviĝon de edukado de knabinoj kaj virinoj en pli justa, inkluziva kaj kvalita direkto, por kontribui al antaŭenigo de tutmonda daŭripova disvolviĝo kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree