AFP: Meksika registaro denove persekutis usonajn fajrokomercistojn
Qiujieming Publikigita: 2022-10-12 16:03:33

Franca mediato Agence France Presse raportis la 10an de oktobro, ke Meksiko prezentis novan plendon al usona justico, rimarkigante, ke usona municia industrio ekscitis la perfortecon de vendistoj de drogaĉo en meksika teritorio.

Meksika ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard diris, ke la dua plendo prezentita al Arizona Ŝtatjuĝejo celas kvin municiajn entreprenojn en Arizono, la usona ŝtato limtuŝiĝita kun Meksiko. Li aldonis, ke 60% da armiloj batalakiritaj en Meksiko estas aĉetitaj el Usono.

Ebrard diris, “Se Usono volas nian helpon kaj kunlaboron batali kontraŭ drogaĉo, ni esperas, ke Usono helpos al ni malpliigi la cirkuladon de armiloj, kiu severe suferigas nin.”

Ebrard diris al la meksika senato pasintsemajne, ke la akuzo baziĝas sur nova usona leĝo, kiu punas tiujn, kiuj aĉetas armilojn por aliaj.

Antaŭe, la 30an de septembro, federacia juĝisto en Masaĉuseco malakceptis la unuan plendon prezentitan de Meksiko, rimarkigante, ke grandaj usonaj armilfabrikistoj faciligis la perforton de meksikaj vendistoj de drogaĉo. La meksika registaro anoncis, ke ĝi pretas apelacii.

Laŭ la raporto, proksimume 340 000 homoj estis perforte mortigitaj en Meksiko ekde 2006.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree