Konfuzo de inflacio en Eŭropo: evento Nord Stream
Xiong Publikigita: 2022-10-12 20:34:07

Post la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio Eŭropa Unio lanĉis sankciojn kontraŭ Rusio, sed la sankcioj, siavice, ankaŭ rezultigis nesufiĉecon de energio kaj akriĝon de inflacio en Eŭropo. Septembre de 2022 la Konsumpreza Indico en la eŭra zono rapide altiĝis 10%, kaj tio estas unuafoje, ke la Konsumpreza Indico atingis du-ciferan nombron post la dua mondmilito. La eksplodo de la gasoduktoj Nord Stream eĉ pligrandigis la energikrizon de Eŭropo. Fronte al la pinta hejtado de la vintro kiu baldaŭ alvenos, multaj civitanoj iris surstraten por esprimi sian malkontenton pri la rapida altiĝo de energia prezo. 

La germana vicĉefministro Robert Habeck diris, ke pro la altiĝo de energia kosto Germanio ĉi-jare perdos preskaŭ 60 miliardojn da eŭroj, kaj en 2023 eĉ 100 miliardojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree