Wang Qishan intervidiĝis kun kazaĥa prezidento kaj ĉeestis 6an pintkunvenon de KIKA
Xiong Publikigita: 2022-10-13 21:34:19

La 13an de oktobro en Astano kazaĥa prezidento Tokayev intervidiĝis kun ĉina vicprezidanto Wang Qishan.

Wang transdonis al Tokayev la sinceran saluton kaj bondezirojn de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke prezidanto Xi Jinping pasintmonate sukcesis viziti Kazaĥion, kaj tiam la du ŝtatestroj konsentis formi la ĉina-kazaĥan sortkomunumon kun amikeco de generacioj, alta interkonfido kaj solidareco. Tio difinis la direkton de la ĉina-kazaĥa ligiteco en la nova situacio. En la lastaj jaroj, sub la konduko de prezidanto Xi kaj prezidento Tokayev, la amikeco inter Ĉinio kaj Kazaĥio ĉiam estas roke firma, kaj la ĉina-kazaĥa eterna ampleksa strategia partnereco iras altnivele. Ĉinio volas, kune kun Kazaĥio, plenumi la komunajn ideojn de la du landaj estroj, firme subteni unu la alian pri kernaj interesoj, dividi disvolvajn ŝancojn, kaj defendi la komunan strategian sekurecon kaj evoluajn interesojn.

Tokayev petis, ke Wang Qishan transdonu al prezidanto Xi Jinping liajn sinceran saluton kaj bondezirojn. Li laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en la kunlaboro por la Konferenco pri Interago kaj Konfido-konstruaj Rimedoj en Azio (KIKA). Li diris, ke la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas epokfarante signifa solenaĵo, kaj tio komencos en Ĉinio novan ĉapitron de socialisma moderna lando en ties kompleta konstruado kaj malfermos novan marŝon kun la celo de la dua centjara batalado. Disvolvi rilatojn kun Ĉinio estas la grava diplomatia direkto de Kazaĥio, kaj la vizito de prezidanto Xi jam fariĝis nova mejloŝtono en la dulanda evoluhistorio. Kazaĥio sin tenas ĉe la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj kune kun Ĉinio konstante solidigas la ĉina-kazaĥan eternan ampleksan strategian partnerecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree