Finiĝis arkeologiaj esploroj pri novaj funebraj kavoj en Sanxingdui-ruinoj, sudokcidenta Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2022-10-13 09:43:34

Sanxingdui-ruinoj, situantaj en Guanghan-urbo de Sichuan, la ĉina sudokcidenta provinco, estas la plej grandampleksaj ruinoj de antikva Shu-kulturo, trovitaj en la ĉina sudokcidenta landparto ĝis nun. De post la jaro 2020 komuna arkeologia teamo konsistanta el membroj: Sichuan-provinca Instituto de Kulturaj Relikvoj kaj Arkeologia Esploro, Pekina Universitato, Sichuan-Universitato kaj aliaj institutoj kaj universitatoj, prifosis ses funebrajn kavojn. Ĝis nun jam estis eltombigitaj proksimume 13 mil objektoj kaj finiĝis la arkeologiaj esploroj pri la ses novaj funebraj kavoj.