Jiang Yu kun speciala laborgrupo vizitis sep landojn de Meza kaj Orienta Eŭropo
Xiong Publikigita: 2022-10-13 21:40:12

De la 10a ĝis la 30a de septembro, ambasadoro Jiang Yu, la nova speciala reprezentanto por la kunlaboraj aferoj inter Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo, vizitis Ĉeĥion, Slovakion, Bulgarion, Hungarion, Rumanion, Grekion kaj Nordan Makedonion kiel reprezentanto de Wang Yi, la ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj. Krome, ankaŭ la ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano sendis membrojn al la delegacio. Dum la vizito la laborgrupo renkontiĝis respektive kun politikaj konsilistoj de diverslandaj gvidantoj, respondeculoj el koncernaj parlamentoj kaj ministerioj pri eksterlandaj aferoj, kunordigantoj el la kunlaboraj aferoj inter Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo, pensobankoj, amaskomunikiloj, komercaj kaj amikecaj organizaĵoj. Kaj la du flankoj faris interŝanĝon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Pri la evoluo de la kunlaboro dum tiuj dek jaroj Jiang Yu diris, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo estas la platformo de regiona kunlaboro. Dum la dek jaroj la mekanismo progresis kun la tempo kaj akiris riĉajn fruktojn. Ĝis nun la mekanismo de kunlaboro kovras diversajn kampojn de la du flankoj. Ĝi estas grava motoro por la duflankaj rilatoj kaj alportas al la duflankaj popoloj realajn profitojn.

Dum la vizito la ambasadoro Jiang Yu vizitis diversajn organizaĵojn el tiuj sep landoj de Meza kaj Orienta Eŭropo kaj partoprenis en aktivecoj, kiujn aranĝis la ĉina flanko kaj koncernaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree