Kolorŝmirita vizaĝo de Pekina Opero estas speciala ŝminka metodo kun naciaj trajtoj. Oni uzas fiksitajn kolorojn por priskribi la rolulojn laŭ certa karaktero, temperamento aŭ speciala speco de roluloj en la teatraĵo. Ĝenerale: Ruĝo reprezentas justecon; nigro reprezentas simplecon; blanko reprezentas insidion; bluo reprezentas forton; verdo reprezentas kavalirecon; flavo reprezentas trankvilon; oro kaj arĝento reprezentas fantomojn kaj spiritojn. Ĉu vi ŝatas aŭskulti Pekinan Opero? Se iun tagon vi havus la ŝancon ludi Pekinan Operon, kian kolorŝmiritan vizaĝon vi ŝatus provi?