Centra Komitato de KPĈ okazigis seminarion por peti opiniojn de reprezentantoj de ne-komunistaj partioj pri raporto de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Qiujieming Publikigita: 2022-10-13 19:58:38

La Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis seminarion en la 31a de aŭgusto por peti opiniojn kaj sugestojn de reprezentantoj de ne-komunistaj partioj pri la projekto de raporto de la baldaŭa 20a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la seminarion kaj faris gravan paroladon.

Xi diris, ke la KPĈ kaj aliaj demokratiaj partioj devas plifortigi kunlaboron, plifirmigi kaj disvolvi la patriotan unuecfronton, unuigi saĝon kaj forton el ĉiuj tavoloj kaj ĉiuj kampoj kun maksimuma kapablo, inspiri entuziasmon, iniciativon kaj kreivecon de la tuta socio kaj nacio kun maksimuma kapablo, kune klopodi por konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj kaj plene antaŭenigi ĉinan nacian rejunigon.

Respondeculo de la Ĉina Federacio de Industrio kaj Komerco kaj reprezentanto de senpartiuloj faris paroladojn unu post alia. Ili opiniis, ke la projekto de la raporto de la 20a Nacia Kongreso lanĉis seriojn de nova pensfadeno, nova strategio kaj nova maniero, kaj ĝi estas programeca dokumento gvidanta Ĉinion konstrui modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj. Ili ankaŭ prezentis opiniojn kaj proponojn por antaŭenigo de la konsento pri ĉina nacia rejunigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree