Ĉinio plu plifortigos kunlaboron kun UN por solvado de tutmonda problemo pri rifuĝintoj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-13 17:40:15

Chen Xu, ambasadoro de la ĉina konstanta misio al la Ĝeneva Oficejo de la UN kaj ĉe aliaj internaciaj organizaĵoj en Svislando, marde faris paroladon en la ĝenerala debato de la 73a kunveno de la Altranga Komisiono por Rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj, dirante la starpunkton de Ĉinio pri problemo de rifuĝintoj kaj kontribuojn al la protektado de internaciaj rifuĝintoj kaj la humanitaraj aferoj.

Chen diris, ke la nombro de rifuĝintoj kaj senhejmuloj superos 100 milionojn en 2022, kio alportas novajn defiojn de la disvolviĝo kaj sekureco de la tuta mondo. Li aldonis, ke oni devas trakti la defiojn sub multflankismo, subteni UN kaj aliajn multflankismajn organizaĵojn por solvi la problemon kaj liveri humanitarajn helpojn, kaj kune plibonigos la tutmondan rifuĝinto-protektan sistemon.

Chen asertis, ke iuj okcidentaj landoj gvidataj de Usono eksportas militojn kaj tumultojn, enmiksiĝas en alilandajn internajn aferojn kaj kreas humanajn katastrofojn sub la standardo de “demokratio” kaj “homaj rajtoj” de la longa tempo. Ĉinio urĝas koncernajn landojn serioze pripensi siajn agojn, efike elimini la radikajn kaŭzojn de la problemoj de rifuĝintoj kaj surŝultrigi siajn konvenajn respondecojn.

Chen diris, ke Ĉinio donis grandan gravecon al internacia kunlaboro pri problemoj pri rifuĝintoj, kaj faris konkretajn agojn por helpi al la fontlandoj de rifuĝintoj atingi longdaŭran stabilecon. Ĉinio aktive antaŭenigis internacian kontraŭepidemian kunlaboron kaj liveris 2,2 miliardojn da dozoj da vakcinoj al pli ol 120 landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Ĉinio plu plifortigos kunlaboron kun la Altranga Komisiono por Rifuĝintoj de UN kaj la internacia komunumo por ludi pli grandan rolon en solvado de la tutmonda problemo pri rifuĝintoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree