Pli kaj pli multe da alilandaj entreprenoj elektas “komerci kun Ĉinio”
Xiong Publikigita: 2022-10-13 17:39:36

En la Berlina Pintkunveno por Mekanika Inĝenierio, kiu okazis antaŭ nelonge, la temo teni komercadon kun Ĉinio estis varme diskutata. La germana ĉefministro Olaf Scholz refoje esprimis subteni tutmondiĝon, montrante ke “rompi rilatojn” estas entute erara respondo, kaj emfazante, ke Germanio komercu kun multaj landoj, interalie kun Ĉinio. La komerca komisiito de EU, Dombrovskis, diris, ke “rompi rilatojn” kun Ĉinio ne estas elekto de EU-entreprenoj, kaj Ĉinio estas grava kreskiga merkato kaj proviza fonto.

Sur la fono, kie iuj landoj pribruas “rompi rilatojn” kaj la regresa krizo de la monda ekonomio pli ĉiam akriĝas, tiuj prudentaj voĉoj de eŭropaj oficialistoj indas esti aŭskultataj de la ekstera mondo. El iliaj vortoj oni facile vidas, ke pli kaj pli multe da alilandaj entreprenoj prefere elektas komenci kun Ĉinio. Ili opinias, ke Ĉinio, kiel “monda merkato” kaj “monda fabriko”, havas multajn avantaĝojn.

Kia grandeco estas la ĉina merkata skalo? Ĝi havas 1,4 miliardojn da konsumantoj kaj ekonomian sumon de 114 duilionoj da juanoj kaj fariĝis la dua granda konsummerkato de varoj en la mondo. La stato ne nur plibonigas la vivon de la ĉina popolo, sed ankaŭ liveras al ĉiuj landoj pli multe da disvolvaj ŝancoj.

La donitaĵoj lastatempe publikigitaj de la ĉinaj aŭtoritatoj montras, ke la ĉina nacia ekonomio daŭre restas en renormaliĝo, kaj ĉefaj ekonomiaj indicoj tenas sin bonstataj. El la longa rigardo la perspektivoj de Ĉinio estas certaj, ĉar la volo de Ĉinio daŭrigi la reformon kaj malfermon neŝanĝeblos, kaj la sinteno de Ĉinio plifortigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kun diversaj landoj neŝanceleblos.

“Kiam oni kalkulas, li devas konsideri la interesojn de la homoj sub la ĉielo.” Ĉinio, kun la sinteno de malfermo, bonvenigas ĉiujn gastojn el ĉiuj anguloj de la mondo. Ĉinio liveros neelĉerpeblan dinamikon al la monda ekonomio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree