Ĉinio sukcese enorbitigis novan sateliton por medio
Qiujieming Publikigita: 2022-10-13 16:10:17

Ĉinio lanĉis novan sateliton por katastrofa reduktado, krizokaza traktado kaj media kontrolado en Taiyuan-a Satelit-Lanĉa Centro en norda provinco Shanxi merkrede matene.

La satelito estis ĵetita per la portoraketo Changzheng-2C je la 6a horo kaj 53 minutoj frumatene laŭ pekina tempo.

La satelito eniris sian antaŭdifinitan orbiton. Ĝi ankaŭ estos uzata por kampoj de naturaj resursoj, akvoutiligaĵo, agrikulturo kaj tiel plu.

La merkreda ĵeto estis la 443a flugmisio de la raket-serio Changzheng.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree