Amikoj, nun estas la tria parto de nia videaĵo pri Nord Stream. En la lasta videaĵo, ni parolis, ke en 2018 okazis specialaĵo por Usono. En tiu ĉi jaro, Usono fariĝis neta eksportlando de naturgaso ekde 1957, kio signifas, ke Usono aktive serĉis plivastigon de monda merkata porcio.
Aĉetantoj estas bezonataj dum ekspluatado de energio, tamen la enlanda merkato jam saturiĝis, tial Usono senprokraste serĉis eŭropan merkaton.
Ĝuste en tiu jaro, Rusio komencis konstrui la naturgasajn pipelinojn Nord Stream 2, kiuj nature fariĝis“dorno en la karno”por Usono.
Ni ne forgesis, ke tiama usona prezidento Trump subskribis leĝprojekton pri sankcioj kontraŭ entreprenoj partoprenantaj en la programo de Nord Stream 2. Cetere, Usono reviziis kaj ratifis plurajn leĝprojektojn celantajn Nord Stream2.
Poste Usono semis malakordon pri la rusa-ukraina demando kaj premis haltigi la programon Nord Stream 2. Sub ĝia senĉesa klopodado, en la 22a de februaro, antaŭ la eskaladiĝo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Germanio deklaris haltigi ratifan procezon de la programo.
Post tio, Usono puŝis la EU apliki multajn sankciojn kontraŭ Rusio.
Nun pro eksplodo de la pipelinoj, EU estas kvazaŭ ĉe la rando de abismo.
Rusio kaj eŭropaj landoj atribuis la kulpon unu al la alia pri la eksplodo de la pipelinoj. La ligiloj inter Rusio kaj eŭropaj landoj estis pli fragilaj.
La vero, kiu sabotis la pipelinojn, eble fariĝos klara post multaj jaroj, same kiel multaj geopolitikaj eventoj. Aŭ estas malfacile akiri klaran konkludon akcepteblan por ĉiuj koncernaj flankoj por ĉiam.
Ili estas nur pipelinoj servantaj al eŭropaj landoj. Estas bedaŭrinde, ke la programo planita dum 27 jaroj estas finita per eksplodo.