Multaj usonanoj mensogis pri infektiĝo de nova kronviruso
Qiujieming Publikigita: 2022-10-13 16:09:07

La usona Universitato de Utah publikigis artikolon la 10an de oktobro, dirante, ke prisanaj fakuloj de tiu ĉi universitato faris enketon en decembro de 2021, montrante, ke pli ol 40% da usonanoj partoprenantaj la entekon mensogis pri tio, ĉu ili estis infektitaj per la nova kronviruso. Fakuloj opiniis, ke tio estas la grava kaŭzo de la longiĝo de la novkronvirusa epidemio en Usono.

La Universitato de Utah enketis al 1 700 homoj en decembro de 2021. Poste oni trovis, ke 721 homoj el ili mensogis pri sia infektiĝo de la nova kronviruso kaj malobservis la publikajn prisanajn regulojn. La enketo montris, ke ili ankaŭ mensogis pri vakcinado kontraŭ novkronviruso. Ili proklamis, ke ili jam estis vakcinitaj, sed fakte ne.

Prisanaj fakuloj diris, ke tiu enketo estas maltrankviliga. La mensogoj pri sanstato kaj malobservo de la pubklikaj prisanaj reguloj eble longigos la periodon de epidemio kaj kaŭzos disvastiĝon en komunumoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree