Xi sendis gratulan leteron pro starigo de Centro pri Tutgloba Daŭripova Transporta Novigado kaj Scio
Qiujieming Publikigita: 2022-10-14 16:33:00

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron pro la starigo de la Centro pri Tutgloba Daŭripova Transporta Novigado kaj Scio en vendredo.

Xi diris en sia letero, ke antaŭenigo de daŭripova disvolvado de la monda transportado kaj monda konektebleco havas gravan signifon por certigi la stabilecon kaj senobstaklecon de la monda loĝistika kaj proviza ĉeno kaj akceli la disvolviĝon de la monda ekonomio.

Xi diris, ke la starigo de la centro estas ŝlosilo por efektivigo de la 2030 Tagordo por Daŭripova Disvolvado de Unuiĝintaj Nacioj(UN).

Xi diris, ke Ĉinio estas preta por labori kun aliaj landoj por plene uzi la platformon por antaŭenigi mondan kunlaboron de tranportado, kaj kontribui al progresigo de la Monda Disvolva Iniciato, efektivigo de la 2030 Tagordo por Daŭripova Disvolvado de UN kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por homaro.

La malferma ceremonio de la Centro pri Tutgloba Daŭripova Transporta Novigado kaj Scio esits okazigita en Pekino en la sama tago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree