Ĉina kaj maldiva ŝtatestroj interŝanĝis gratulajn mesaĝojn okaze de 50a datreveno de dulandaj rilatoj
Qiujieming Publikigita: 2022-10-14 20:40:09

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj Maldiva Prezidento Ibrahim Mohamed Solih vendrede interŝanĝis gratulojn okaze de la 50a datreveno de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Maldivoj havas amikecajn interŝanĝojn de la longa historio. De la establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Maldivoj antaŭ 50 jaroj, la du landoj ĉiam respektas kaj subtenas unu la alian, starigante modelon de egaleco kaj reciproka profito inter grandaj kaj malgrandaj landoj.

Xi diris, ke en la lastaj jaroj, la du flankoj subtenis kaj helpis unu la alian en la malfacila tempo, komune batalis kontraŭ la epidemio nevidebla jarcente, profundigis kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo, antaŭenigis veran multflankismon, kio aldonis novan impulson al kaj malfermis novajn perspektivojn por la duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Maldivoj, kaj volas kune klopodi kun Solih por puŝi la konstantan progreson frontantan al estonteco kaj amikeco, solidigi la partnerecon inter la du landoj kaj doni plimultajn profitojn al la du landoj kaj du popoloj.

Solih diris, ke la dulandaj rilatoj estas konstruitaj sur la historia ligo kaj surbaze de suverena egaleco kaj reciproka respekto, kaj ankaŭ sur la solida bazo de la firma subteno de la maldiva registaro al la principo de unu Ĉinio.

Emfazante la kontribuojn de Ĉinio al la ekonomia, socia kaj kultura disvolviĝo de Maldivoj, Solih diris, ke li opinias, ke la longdaŭraj amikaj kaj kunlaboraj rilatoj establitaj dum la lastaj 50 jaroj inter la du landoj certe estos plu profundigataj kaj vastigataj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree