Usono devas tiri lecionon el tarifa milito kontraŭ Ĉinio
Qiujieming Publikigita: 2022-10-14 15:08:18

Usona mediato The Hill lastatempe publikigis artikolon, dirante, ke la tarifo al Ĉinio malsukcesis en kampoj de ekonomio, politiko kaj leĝo. Fakte, ĝi estas senespera de la komenco. Multaj punktoj pruvis la rezulton de la kvar jaroj.

En marto de 2018, tiama usona prezidento Donald Trump lanĉis komercan militon kontraŭ Ĉinio, kolektante ekstrajn tarifojn de ĉinaj produktoj valorantaj 360 miliardojn da usonaj dolaroj eksportitaj al Usono, kaj diris, ke “la komerca milito estas facile por venko”. Sed la fakto pruvis, ke ĝi suferis rezulton de bumerango.

Agoj, kiuj malobservas ekonomian komunan racion kaj merkatajn leĝojn, ne funkcios. La naturo de ĉina-usona kunlaboro estas reciproka profito, kaj la volo perforte ŝanĝi la ekonomiajn leĝojn per politiko estas trotakso de la kapablo kaj provo por fari neeblaĵon.

Misgvidi siajn politikojn al Ĉinio per tiel nomata “politika ĝusteco” ne solvos siajn proprajn problemojn. Nuntempe, usona inflacio pliiĝis al 40-jara maksimumo. Sub premo, la registaro de Biden plurfoje provis nuligi la tarifojn al Ĉinio, sed ĝi ne estis efektivigita.

Pli ol kvar jaroj da tarifmilitoj kontraŭ Ĉinio montris, ke tiraneco en internaciaj rilatoj estas sakstrato. Ĉinio ne estas unu el la kontraŭuloj, kiujn ili antaŭe subpremis, kaj ĝi tute ne akceptas minacojn kaj persekutadojn. La usona flanko devas rigardi la disvolviĝon de Ĉinio en ĝusta maniero. Ĉinio multfoje deklaris, ke la celo de disvolviĝo neniam estis superi aŭ anstataŭigi Usonon, sed senĉese superi sin kaj ebligi al sia popolo vivi pli bonan vivon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree