El la doganejo de Kunming raportisto informiĝis, ke de la malfermiĝo de la ĉina-laosa fervojo ĝis la unua de oktobro, la totala kvanto de eksportaj kaj importaj varoj kontrolitaj de la doganejo de Kunming atingis 1,419 milionojn da tunoj, kaj la totala valoro de transportado atingis 11,11 miliardojn da juanoj.
La doganejo intensigis teknologian novigon, rapidigis la konstruadon de “inteligenta dogano”, kaj fine faris ke la efiko de trajna trapaso estas pli alta. La internacia transporto de la varaj trajnoj, kiuj veturas de Kunming al Vjentjano, nun povas esti plenumita nur en 24 horoj.
Per la ĉina-laosa fervojo multaj landoj laŭlonge de la linioj de “Zono kaj Vojo”, kiel Laoso, Tajlando kaj Singapuro, jam kunligiĝis.