Kroniko de ĉinaj gravaj eventoj post 19a Nacia Kongreso de KPĈ publikiĝos
Qiujieming Publikigita: 2022-10-14 18:19:23

Detala kroniko de ĉinaj gravaj eventoj post la 19a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) publikiĝos por marki la baldaŭan 20an Nacian Kongreson de la KPĈ.

La Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ kronikas ĉefajn atingojn de la KPĈ kaj la lando dum la unikaj kaj eksterordinaraj lastaj kvin jaroj.

Ĝi registris kiel la KPĈ gvidis la ĉinan popolon en la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, en la konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj, en la traktado de la tutmondaj ŝanĝoj neviditaj en jarcento kaj la novkronvirusa pandemio, kaj kiel faris novajn kontribuojn por antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco por la homaro kaj pli bona mondo.

La detala kroniko entenas gravajn eventojn en kampoj kiel ekonomio, politiko, kulturo, socio, ekologio, militaj aferoj, diplomatio kaj partikonstruado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree