Sabate posttagmeze je la 4a kaj duona horo en la Granda Popola Halo en Pekino, okazis gazetara konferenco de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).
Proparolanto de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, Sun Yeli, respondis demandojn de raportistoj pri ĉina ekonomio, ĉiuflanka profundigo de reformo, preventado kaj regado de la kronvirusa epidemio, kaj aliaj temoj.