Xi Jinping prezidis preparan kunvenon de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Mirinda Publikigita: 2022-10-15 18:50:24

Sabate posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, okazis prepara kunveno de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon. 2 310 el 2 379 registritaj reprezentantoj kaj invititaj delegitoj ĉeestis la preparan kunvenon.

La kunveno, per manleva voĉdono, aprobis la liston de kvalifik-kontrola komisiono konsistanta el 22 membroj kaj la liston de prezidantaro de la kongreso konsistanta el 243 membroj, kaj aprobis, ke Wang Huning servos kiel ĝenerala sekretario de la kongreso.

La kunveno ankaŭ aprobis la tagordon de la 20a Nacia Kongreso de KPĈ.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree