Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al niĝeria prezidento Muhammadu Buhari pro la incidento de ŝipsinko en Niĝerio.
Xi diris en sia mesaĝo, ke li estis konsternita informiĝinte pri la incidento de ŝipsinko en la niĝeria suda ŝtato Anambro, kiu kaŭzis gravan perdon de vivoj.
Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo Xi esprimis profundan kondolencon pro la viktimoj kaj sinceran simpation al iliaj familioj.