Brita ĵurnalo The Guardian raportis la 13an de oktobro, ke laŭ taksado, 2 milionoj da homoj en Britio suferas longtempan sekvon de la kronvirusa malsano (KOVIM-19).
Tri longtempaj pacientoj de KOVIM-19 rakontis sian suferon en intervjuo kun la ĵurnalo. Ili ne nur sentas fizikan malkomfortecon, sed ankaŭ eltenas mensan suferon. Medicinistoj ankoraŭ ne bone konas tiujn simptomojn, kaj estas neniu kompleta terapio.