Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ. Xi montris, ke la ŝlosilo por ĉiuflanke konstrui modernan socialisman landon kaj ĉiuflanke antaŭenigi grandan rejuniĝon de la ĉina nacio estas ene de la Partio. Kiel la plej granda reganta marksisma partio en la mondo, la KPĈ devas ĉiam resti klara kaj firma por la solvado de problemoj unikaj al nia partio por gajni la subtenon de la popolo kaj firmigi sian longdaŭran regantan pozicion.
Xi emfazis, ke Ĉinio devas decide venki la longetempan batalon kontraŭ korupto. Korupto estas la plej granda kancero, kiu endanĝerigas la sanon kaj batalkapablon de la partio. Kontraŭkorupta batalo estas la plej ĝisfunda memrevolucio.