Solvi demandon pri Tajvano estas afero de ĉina popolo mem
Pluveta Publikigita: 2022-10-16 14:34:55

Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ. Xi emfazis, ke solvi demandon pri Tajvano estas afero de la ĉina popolo kaj devas esti decidita de ili mem. Ĉinio penados por la perspektivo de paca reunuiĝo kun la plej granda sincereco kaj siaj plej bonaj klopodoj, sed neniam promesos rezigni la uzon de perforto kaj rezervi la eblon preni ĉiujn necesajn rimedojn. Tio celas ataki la intervenon de eksteraj fortoj kaj la tre malmultaj separistoj de“Tajvana Sendependeco” kaj iliaj separismaj agadoj, kaj neniam celas la plimulton de taivanaj samlandanoj. La historiaj radoj de nacia reunuiĝo kaj nacia rejuniĝo ruliĝas antaŭen, kaj la kompleta reunuiĝo de la patrujo devas esti realigita kaj realigebla!

Xi emfazis ankaŭ, ke Ĉinio firme sekvas sendependan pacan politikon al la ekstero, ĉiam decidas sian propran pozicion kaj politikon laŭ la meritoj de la afero mem, subtenas la bazajn normojn de internaciaj rilatoj, protektas internaciajn justecon, firme oponas ĉiujn formojn de hegemonismo kaj potencpolitiko, kaj oponas penson de la Malvarma Milito, intervenon en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj la duoblajn normojn. Ĉinio neniam serĉos hegemonion kaj neniam okupiĝos pri ekspansio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree