Xi: Nia patrujo havas pli bluan ĉielon, pli verdajn montojn kaj pli klaran akvon
Pluveta Publikigita: 2022-10-16 13:04:27

Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ. Li montris, ke en la pasintaj dek jaroj, Ĉinio persistis en la koncepto “verdaj montoj estas oraj montoj”, en la integra protekto kaj sistema regado de montoj, riveroj, arbaroj, kampoj, lagoj, herbo kaj sablo, faris la politikan sistemon pri ekologia civilizacio pli kompleta kaj akiris historiajn, turniĝantajn kaj ĝeneralajn ŝanĝojn en ekologia kaj media protekto. La patrujo havas pli bluan ĉielon, pli verdajn montojn kaj pli klaran akvon!

Xi diris, ke Ĉinio plu progresis en la preventado kaj regado de media poluado, daŭre batalis por la defendo de blua ĉielo, klara akvo kaj pura tero, baze forigis forte poluitan veteron, baze forigis urban nigran kaj odoran akvon, fortigis la preventadon kaj regadon pri fontoj de grunda poluado, pli bonigis la nivelon de konstruado de media infrastrukturo, kaj promociis medion pri loĝado de urbanoj kaj kamparanoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree