Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ. Xi diris en la raporto, ke la lando estas la popolo kaj la popolo estas la lando. Kiam la KPĈ gvidis la popolon lukti por establi kaj disvolvi la landon, ĝi vere luktis por akiri ilian subtenon. Serĉi feliĉon por la popolo estas esenca postulo de la regado de la partio.
Xi akcentis, ke ni devas persisti en garantio kaj plibonigo de popola vivteno en disvolviĝo, stimuli kunan klopodadon por bela vivo kaj senĉese realigi la sopiron de la popolo pri la bela vivo.