Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping faris raporton reprezentante la 19an Centran Komitaton de la KPĈ. Xi diris, ke Ĉinio fariĝis ĉefa komerca partnero de pli ol 140 landoj kaj regionoj, okupante la unuan lokon en la mondo laŭ totala kvanto de varkomerco, kaj okupante la unuan lokon de la mondo kaj en altirado de ekstera kapitalo kaj en ekstera investado, formante strukturon de malfermo al la ekstera mondo en pli larĝa amplekso, pli larĝa kampo kaj pli profunda nivelo.