Xi: Ĉinio sin dediĉos plu al reala ekonomio por ekonomia disvolvado
Selena Publikigita: 2022-10-16 13:55:55

La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) dimanĉe inaŭguriĝis en Pekino. Xi faris raporton en la nomo de la 19a Centra Komitato de la KPĈ al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, dirante, ke Ĉinio konstruos altnivelan socialisman merkatekonomian sistemon, persiste plibonigos socialisman bazan ekonomian sistemon, senŝanĉelige firmigos kaj disvolvos publikan ekonomion, kuraĝigos, subtenos kaj gvidos nepublikan ekonomion, plene elvolvos decidan rolon de merkato en distribuado de resursoj kaj pli bone ludos registaran rolon.

Xi emfazis, ke la lando devas atribui pli grandan gravecon al konstruo de sistemo de progresintaj industrioj kaj sin dediĉi plu al la reala ekonomio por ekonomia disvolvado, akceli novtipan industriigon kaj rapidigi konstruon de potenca lando de manufakturado, altkvalito, aerspaco, trafiko, interreto kaj cifereco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree