Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping en sia raporto al la kongreso akcentis, ke Ĉinio perfektigos distribuan sistemon, persistos en kunekzisto de pluraj formoj de distribuado, stimulos riĉiĝon per diligenteco, akcelos egalecon je oportuno, pliigos enspezon de homoj de malaltenspezoj, vastigos amason de meznivelaj enspezoj kaj reguligos ordon de enspeza distribuado kaj akumulan mekanismon de riĉaĵoj. Ĉiuj havas oportunojn realigi sian disvolviĝon per diligenta laboro.