Ĉinio sin dediĉas al antaŭenigo de homa komunumo kun komuna estonteco
Yu Publikigita: 2022-10-16 15:07:31

“Ĉinio sin dediĉas al antaŭenigo de homa komunumo kun komuna estonteco,” Xi Jinping diris dimanĉe en la malferma kunveno de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

Xi diris, ke Ĉinio ĉiam sin devontigas al siaj celoj de eksterlanda politiko pri konservado de monda paco kaj antaŭenigo de komuna disvolviĝo. Li emfazis, ke la homa socio alfrontas senprecedencajn defiojn, kaj alvokis ĉiujn landojn alte ŝati la komunajn valorojn de paco, disvolvado, justeco, demokratio kaj libereco, antaŭenigi reciprokan komprenon kaj forĝi pli striktajn rilatojn kun aliaj popoloj. Li aldonis: "Ni ĉiuj kunigu fortojn por trakti ĉiajn tutmondajn defiojn."

Xi diris, ke Ĉinio firme sekvas sendependan eksterlandan politikon de paco. Ĝi ĉiam decidis siajn pozicion kaj politikon pri demandoj surbaze de siaj propraj meritoj, kaj ĝi klopodis konservi la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj protekti internacian justecon kaj egalecon. Ĉinio firme oponas ĉiujn formojn de hegemonismo kaj potenca politiko, la malvarman militon, intervenon en la internajn aferojn de aliaj landoj kaj duoblajn normojn. Li rimarkigis, ke Ĉinio neniam serĉos hegemonion aŭ okupiĝos pri ekspansio. Ĉinio persistas en la kvin principoj de paca kunekzisto en serĉado de amikeco kaj kunlaboro kun aliaj landoj. Ĝi sindevontigas al antaŭenigo de novtipaj internaciaj rilatoj, profundigo kaj vastigo de tutmondaj partnerecoj bazitaj sur egaleco, malfermo kaj kunlaboro kaj plilarĝigo de la konverĝo de interesoj kun aliaj landoj.

Xi diris, ke ĉe la lumo de la principoj de sincereco, realaj rezultoj, afineco, kaj honesteco kaj kun devontigo al la pli grandaj bonaj kaj komunaj interesoj, Ĉinio klopodas plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kun aliaj evoluantaj landoj kaj protekti la komunajn interesojn de la evoluanta mondo. Ĉinio restas fidela al sia fundamenta nacia politiko pri malfermo al la ekstera mondo kaj sekvas reciprokprofitan strategion de malfermo. Ĝi strebas por krei novajn oportunojn por la mondo per sia propra disvolviĝo kaj dediĉi sian parton al konstruado de malferma tutmonda ekonomio, kiu liveras pli grandajn avantaĝojn al ĉiuj popoloj.

Xi diris, ke Ĉinio sekvas la ĝustan direkton de ekonomia tutmondiĝo. Ĝi klopodas labori kun aliaj landoj por kreskigi internacian medion favoran al disvolviĝo kaj krei novajn motorojn por tutmonda kresko. Ĉinio aktive partoprenas en la reformo kaj disvolvado de la tutmonda regad-sistemo. Ĝi subtenas veran multflankismon, antaŭenigas pli grandan demokration en internaciaj rilatoj kaj laboras por fari la tutmondan regadon pli justa kaj pli senpartia.

Xi diris, ke la mondo denove estas ĉe vojkruciĝo en la historio, kaj ĝia venonta kurso estos decidita de ĉiuj popoloj de la mondo. Li akcentis, ke la ĉina popolo volas labori kun popoloj tra la mondo por krei pli brilan estontecon de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree