Bulat Surtanov: Spertoj de KPĈ pri regado meritas disvastigon
Ĝoja Publikigita: 2022-10-17 09:34:11

Bulat Surtanov, eksa estro de kazaĥa prezidenta instituto pri strategiaj esploroj kaj studoj, estas kazaĥa aŭtoritata politikologo, historiisto kaj fakulo pri internaciaj aferoj. Lastatempe dum ekskluziva intervjuo kun la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG), Surtanov diris, ke sub la gvidado de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) en la pasintaj dek jaroj, Ĉinio gajnis grandajn disvolvajn atingojn kaj ĉinaj spertoj estas lernindaj por Kazaĥio, Eŭropo kaj Azio, kaj eĉ la tuta mondo, kaj la spertoj de la KPĈ pri regado meritas disvastigon.

Surtanov opinias, ke la monde konataj atingoj de Ĉinio en la pasintaj dek jaroj profitas de gvidado de la KPĈ kaj de sciencaj teorioj, kaj la disvolva vojo, elektita de Ĉinio, konformas al ĝi mem. "Hodiaŭ, kontinue marŝas Ĉinio laŭ la vojo socialisma kun ĉinaj trajtoj. Mi opinias, ke la KPĈ estas ne nur respondeculo pri tiuj grandaj atingoj en Ĉinio, sed ankaŭ moderna partio, kiu profunde observas mondan situacion kaj ĉiam estas preta solvi novajn defiojn."

Surtanov opinias, ke la ĉinaj atingoj rezultas el sciencbazita makroskopa reguligo de la registaro kaj plenludo de avantaĝoj de la merkata ekonomio. Ĉinio substrekas fortigon de la gvidado de la KPĈ, kio signifas ne limigi disvolvon de privata ekonomio kaj reformon de merkata sistemo, sed transformi registarajn funkciojn por ke la merkato ludu decidan rolon en distribuo de resursoj. Li atendas, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ faros pluapaŝan aranĝon pri tio. Li diris, "Ni atendas, ke la KPĈ dum ĝia 20a Nacia Kongreso faros novan aranĝon pri pluapaŝa ludado de avantaĝoj de la merkata ekonomio sub la registara makroskopa reguligo. Tio ĉi estas komplika demando kaj ĝia bona solvo donos referencon al disvolvo de diversaj landoj de la mondo."

En septembro de 2021 kaj aprilo de 2022, ĉina prezidanto Xi Jinping sinsekve elmetis la Mondan Disvolvan Iniciaton kaj la Mondan Sekurigan Iniciaton, responde al la epoka tajdo de paco kaj disvolvo. Surtanov opinias, ke nun la internacia situacio estas komplika kaj ŝanĝema, kaj la mondo troviĝas en la periodo de la evoluado de unupolusa sistemo al plurpolusa sistemo. Sub tiu ĉi fono, elmeto de la du iniciatoj estas ĝustatempa. "La Monda Disvolva Iniciato kaj la Monda Sekuriga Iniciato, elmetitaj de prezidanto Xi Jinping, povas kolekti fortojn de la internacia komunumo kaj akceli pacon kaj justecon de la tuta mondo. La du iniciatoj celas solidigi diversajn landojn de la mondo, akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj, kune konstrui la homaran komunumon kun komuna estonteco kaj favori la tutan homaron."

Surtanov sciigis raportiston, ke oktobre li prelegos al universitataj studentoj de Kazaĥio por diskonigi pri kiel Ĉinio gajnis grandajn atingojn sub la gvidado de la KPĈ. Li opinias, ke la spertoj de la KPĈ estas indaj je plia disvastigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree