Xi alvokas ĉinojn labori unuanime por realigi nacian rejuniĝon
Pluveta Publikigita: 2022-10-17 16:17:45

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde alvokis la ĉinan popolon esti unuiĝinta kiel "peco el malmola ŝtalo" sub la gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj labori unuanime por movi la gigantan ŝipon de la nacia rejuniĝo tra la vento kaj ondoj por atingi sian celon.

Xi faris la rimarkojn kiam li aliĝis al grupa diskuto kun delegitoj el la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, kiuj ĉeestas al la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ.

Xi diris, ke la 20-a Nacia Kongreso de la KPĈ plue montras la direkton por disvolviĝo de la Partio kaj la afero de la lando, kaj funkcias kiel politika deklaro kaj agadprogramo por la Partio por unuigi la ĉinan popolon al subtenado kaj disvolvado de socialismo kun ĉinaj trajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree