Regantaj partioj en KPDR, Vjetnamio, Laoso kaj Kubo gratulas KPĈ pro mejloŝtona nacia kongreso
Yu Publikigita: 2022-10-17 13:22:35

La 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) malfermiĝis dimanĉe en Pekino.

La centraj komitatoj de la Laborista Partio de Koreio (LPK) de la Korea Popola Demokratia Republiko (KDPR), la Komunista Partio de Vjetnamio (KPV), la Laosa Popola Revolucia Partio (LPRP) kaj la Komunista Partio de Kubo (KPK) respektive sendis siajn gratulojn al la Centra Komitato de la KPĈ pro la sukcesa okazigo de la kunveno.

La kvar partioj nomis la semajnan kongreson kiel mejloŝtonan eventon. Ili alte taksis la atingojn faritajn de Ĉinio en la pasinta jardeko sub la gvidado de la KPĈ, kaj esprimis sian volon plifortigi kunlaboron kun la KPĈ en la estonteco.

La Centra Komitato de la LPK esprimis varmajn gratulojn al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ. “La 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas politika evento de mejloŝtona signifo en la nova 100-jara vojaĝo de la ĉina popolo,” diris la Centra Komitato de la LPK, aldonante, ke ĝi firme kredas, ke tiu kongreso estos historia.

Ankaŭ la Centra Komitato de la KPV aklamis la 20an Nacian Kongreson de la KPĈ kiel gravan eventon de historia kaj mejloŝtona signifo por la partio kaj en la politika vivo de la ĉina popolo. Ĝi esprimis la firman kredon, ke la kongreso fiksos direkton por Ĉinio al fundamenta realigo de socialisma modernigo antaŭ 2035 kaj finkonstruiĝo de granda moderna socialisma lando prospera, forta, demokratia, kulture progresinta, harmonia kaj bela en la mezo de tiu ĉi jarcento.

La Centra Komitato de la LPRP diris, ke sub la forta gvidado de la KPĈ, la frata ĉina popolo faris rimarkindajn atingojn en konstruado de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Ĝi diris, ke precipe, de post la 18a Nacia Kongreso de la KPC, la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno unuigis kaj kondukis la ĉinan popolon por realigi novan saltan disvolviĝon, sukcese atingi la unuan centjaran celon de la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj historie solvi la problemon de absoluta malriĉeco. Ĝi aldonis, ke tiuj historiaj sukcesoj liveris valorajn spertojn kaj starigis sukcesan ekzemplon por aliaj evoluantaj landoj, inkluzive de Laoso, kaj ankaŭ faris grandajn kontribuojn al la afero de tutmonda disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree