Strebo por bonfarto de popolo estas neŝancelebla serĉado de KPĈ
Pluveta Publikigita: 2022-10-17 15:51:27

"La lando estas de la popolo kaj por la popolo." "Ni devas persisti en garantio kaj plibonigo de popola vivteno en disvolviĝo, stimuli kunan klopodadon por bela vivo kaj senĉese realigi la aspiron de la popolo al la bela vivo." Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris raporton nome de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. Dum la raporto la vorto “popolo” estis multfoje menciita.

Precipe de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la partio gvidis la ĉinan popolon travivi tri gravajn eventojn: Estis festita la 100a datreveno de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio; socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris en novan epokon; Ĉinio plenumis la historian taskon de batalo kontraŭ malriĉeco kaj finkonstruiĝo de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj, atingante la unuan jarcentan celon. Tio estas historia venko gajnita de la KPĈ kaj la ĉina popolo per unuiĝo. Tio ankaŭ estas historia venko, kiu brilas tra la historio de la disvolviĝo de la ĉina nacio, kaj historia venko, kiu havas vastan influon sur la mondon.

Ni retrorigardas la historion por plifortigi la kuraĝon kaj forton por antaŭeniro. Xi klare montris en la raporto, ke de nun la ĉefa tasko de la KPĈ estas unuigi kaj gvidi la popolon de ĉiuj etnogrupoj en la lando konstrui grandan modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj, atingi la duan centjaran celon kaj amplekse antaŭenigi la grandan rejuniĝon de la ĉina nacio per ĉinstila modernigo.

“Kiam la KPĈ gvidis la popolon lukti por konstrui kaj disvolvi la landon, ĝi vere luktis por akiri ilian subtenon.” Laŭ sekva enketo farita de la Universitato Harvard dum 13 sinsekvaj jaroj, la subtena proporcio de la ĉina popolo al la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro restas pli ol 90% dum longa tempo, okupante la unuan lokon en la mondo. Edelman, konata usona publikrilata firmao, publikigis raporton ĉi-jare, dirante, ke en la pasinta jaro, la fido de la ĉina popolo al ilia registaro atingis 91%, okupante la unuan lokon inter ĉiuj enketitaj landoj.

"Disvolviĝo estas por la popolo, disvolviĝo dependas de la popolo, kaj la fruktoj de disvolviĝo estas kunhavataj de la popolo." Kun tia serĉado, la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina popolo kune penis, laboris kaj batalis, kaj faris gravajn atingojn, kiuj altiris tutmondan atenton. En la nova vojaĝo al konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj, la Komunista Partio de Ĉinio plu gvidos la popolon diligente labori, antaŭeniri, krei pli grandajn miraklojn kaj pli bonan estontecon, kaj injekti pli da pozitiva energio por paco kaj disvolviĝo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree