Altkvalita disvolviĝo de Zono kaj Vojo alportas bonajn rimedojn por trakti turbulon
Henggang Publikigita: 2022-10-17 10:48:37

Antaŭenigo de konektebleco, malfermo kaj inkluziveco estas la sola maniero por alfronti la mondon, kiu eniris periodon de turbulo. La Iniciato de Zono kaj Vojo povas ludi gravan rolon en tio.

Prezidanto Xi Jinping trafis la kurson por daŭrigi altkvalitan disvolviĝon de la Iniciato de Zono kaj Vojo en la tria altnivela simpozio pri la iniciato kaj prezentis serion da ĉefaj taskoj, kiujn oni devas efektivigi.

Ĝi montras la decidon kaj fidon de Ĉinio pri vastigo de altnorma malfermo kaj kuna antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo de la iniciato. Ĝi ankaŭ enkorpigas la rolon de Ĉinio kiel granda lando por antaŭenigi la tutmondan ekonomian renormaliĝon kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Antaŭenigo de la altkvalita konstruado de la iniciato estas lasi pli da landoj kaj popoloj profiti el ĝi. Por atingi tion, necesas pli forta reciproka politika konfido, pli striktaj kunlaboraj mekanismoj kaj pli bona konektebla reto liganta teron, maron, aeron kaj ciberspacon.

Dume oni devas klopodi por pliigi komercon kun najbaraj landoj, pligrandigi importon de altkvalitaj produktoj, antaŭenigi internacian industrian kunlaboron kaj plibonigi financan konekteblecon kaj kulturajn interŝanĝojn.

Krome, kunlaboro en sano, verda disvolviĝo, cifereca industrio kaj novigo devas esti kuraĝigita, ĉar Ĉinio plu okupiĝos pri internacia kunlaboro de respondo al KOVIM-19, subtenos evoluantajn landojn en disvolviĝo de verda kaj malalt-karbona energio, antaŭenigos la Silkan Vojon de iniciato pri elektr-komerca kunlaboro, kaj bredos malferman, justan kaj nediskriminacian medion por scienc-teknika progreso.

Ĉar Ĉinio eniris novan etapon de disvolviĝo, efektivigis la novan filozofion pri disvolviĝo kaj konstruis novan ŝablonon por disvolviĝo, ĝi liveros pli fortan potencon, pli grandan spacon kaj pli bonan vojon por la komuna konstruado de la iniciato.

Oni devas konscii, ke la nova ŝablono por disvolviĝo, kiun Ĉinio konstruas, neniel estas fermita enlanda cirkulado sed malferma kaj reciproke utila enlanda kaj internacia dudirektaobla cirkulado. Sub la nova paradimo por disvolviĝo, la merkata potencialo de Ĉinio estos plene stimulita por krei pli da postuloj por landoj tra la mondo. Ĉinio plu malfermos sian pordon al la ekstera mondo por dividi disvolvajn ŝancojn kun aliaj landoj. Ĉinio daŭre profundigos internacian kunlaboron kaj atingos reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn kun aliaj landoj.

La iniciato fariĝis populara publika produkto kaj kunlabora platformo de la mondo. Projektoj por plibonigi la vivtenon de homoj povas esti efikaj rimedoj por pliigi la senton de gajno de la loĝantoj en landoj laŭlonge de la Zono kaj Vojo.

La tiel nomata kritiko de "ŝulda kaptilo" kontraŭ la iniciato estas tute senbaza. Plurflankaj financaj institucioj kaj komercaj kreditoroj tenas pli ol tri kvaronojn de la totalaj ŝuldoj de afrikaj landoj. Ĝis nun neniu partnero de la iniciato rekonis la tiel nomatan "ŝuldan kaptilon".

Laŭ la Monda Banko, ĝis 2030, la iniciato povas helpi 7,6 milionojn da homoj forigi ekstreman malriĉecon kaj 32 milionojn da homoj forigi moderan malriĉecon.

Nuntempe la ekonomia tutmondiĝo montris novan fortikecon, kaj plifortiĝis la alvoko por gardado de multflankismo kaj plifortigo de komunikado kaj kunlaboro. Spertoj de kontraŭbatalo de la pandemio montris al la popoloj de ĉiuj landoj, ke la estonteco de ĉiuj landoj estas proksime ligita. Multflankeco devas esti firme subtenata. La Iniciato de Zono kaj Vojo estas bona rimedo por realigi atingi ĝin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree