Politikaj partioj kaj personoj el Tajvano esprimis gratulojn al nacia kongreso de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-17 13:27:32

Rilataj politikaj partioj kaj personoj el la ĉina regiono Tajvano esprimis gratulojn al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu malfermiĝis dimanĉe en Pekino.

En sia gratula mesaĝo sendita al la Centra Komitato de la KPĈ dimanĉe, la Centra Komitato de Kuomintango diris, ke fruktodonaj rezultoj estis rikoltitaj en transmarkolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro, surbaze de la Konsento de 1992 kaj opono kontraŭ "tajvana sendependeco".

La Centra Komitato de Kuomintango esprimis la esperon, ke la du partioj daŭrigos siajn dialogojn kaj sinceran kunlaboron, pliprofundigi reciprokan fidon, kaj serĉi komunajn punktojn, rezervante la diferencojn, por kune profitigi popolon de ambaŭ flankoj de la Tajvana Markolo, konservi pacon kaj stabilecon tra la markolo, kaj akceli la disvolviĝon de transmarkolaj rilatoj.

En sia mesaĝo responda al la Centra Komitato de Kuomintango, la Centra Komitato de la KPĈ diris, ke surbaze de la komuna politika fundamento de la Konsento de 1992 kaj opono kontraŭ "tajvana sendependeco", la du partioj kune antaŭenigis la pacan disvolviĝon de transmarkolaj rilatoj kaj profitigis samlandanojn de la du flankoj.

Ankaŭ eksaj prezidantoj de Kuomintango Lien Chan kaj Hung Hsiu-chu, prezidanto de la Nova Partio Wu Cheng-tien kaj prezidanto de la Unio de Eksterpartia Solidareco Lin Pin-kuan sendis gratulajn mesaĝojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree