Ĉinio antaŭenigos altnivelan malfermon kaj ludigos pozitivan rolon de fremda investo
Yu Publikigita: 2022-10-17 16:48:57

Lunde matene okazis gazetara konferenco de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). La ĉeestantoj estis informitaj pri efektivigo de nova disvolva koncepto, starigo de nova disvolva reĝimo, akcelado de altkvalita disvolvado kaj ĉiuflanka antaŭenigo de la granda rejunigo de la ĉina nacio per ĉinstila modernigo.

Zhao Chenxin, membro de la partia gvidgrupo kaj vicdirektoro de la Nacia Komisiono pri Disvolviĝo kaj Reformo, diris en la gazetara konferenco, ke ekde ĉi tiu jaro, kontraŭ la ĝenerala fono kun ripeta apero de la kronvirusa epidemio tra la mondo, kompleksa kaj severa internacia situacio, kaj malforteco de translanda investado, Ĉinio venkis multajn malfacilojn en utiligo de fremda investo kaj atingis rimarkindajn rezultojn dum plibonigo de kvalito. Internaciaj kompanioj havas fidon pri investado en Ĉinio kaj estas optimismaj pri la ĉina merkato por longa tempo. Li diris: “Ni laboros kun koncernaj partioj por antaŭenigi altnivelan malfermon, plifortigi politikojn por altiri fremdan investon kaj pli bone ludigi la pozitivan rolon de fremda investo en antaŭenigo de altkvalita disvolviĝo kaj faciligo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado.”

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree