Delegitoj al Nacia Kongreso de KPĈ atestis grandajn ŝanĝiĝojn en pasinta jardeko
Yu Publikigita: 2022-10-17 15:57:24

La pasinta jardeko atestis notindajn ŝanĝiĝojn en diversaj kampoj tra la lando, laŭ delegitoj al la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiuj diris al amaskomunikiloj dimanĉe.

“Mi estis sendita al la kosmo du fojojn en 2013 kaj 2021. La ĉina homekipita spaciala programo faris novajn atingojn en la pasinta jardeko, liverante al ni pli vastan flug-platformon kaj pli longan flugtempon,” diris astronaŭto Wang Yaping.

Mallongvoja rapidsketisto kaj gajninto de vintr-olimpika medalo Wu Dajing ankoraŭ memoris la tagojn, kiam ili devis stari en vico malfrunokte por surglacia trejniĝo pro la manko de sketejoj antaŭ dek jaroj. "Nun sportistoj ne plu estas ĉagrenitaj pro tio, ĉar estas pli ol 1 400 endomaj sketejoj."

“La industria skalo de la urbo Kunshan en la ĉina orienta provinco Jiangsu pligrandiĝis kaj la industria strukturo plioptimiziĝis en la lastaj dek jaroj,” diris Zhou Wei, la partia ĉefo de la urbo, aldonante, ke la proporcio de la strategiaj novaj industrioj en la urbo superis 50%.

Yang Ning, partia ĉefo de la vilaĝo Jiangmen en la Rongshui-a Mjaŭa Autonoma Gubernio de la Guangxi-a Ĝŭanga Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio, atestis liberiĝon de la montara vilaĝo el malriĉeco kun drasta pliiĝo de la pokapa enspezo ekde 2010, kiam ŝi revenis al sia hejmloko kiel universitata diplomito.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree