Vizio kun agoj: Ĉinio laboras por komuna estonteco de la homaro
Henggang Publikigita: 2022-10-18 15:18:52

Antaŭ dek jaroj, kiam nove elektita gvidantaro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) debutis en la Granda Popola Halo en Pekino post la unua plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ, la mondo spekulis, kiel la nacio kun plej multa loĝantaro de la mondo kaj la dua plej granda ekonomio, sub la gvidado de Xi Jinping, kontaktos la reston de la tutmonda komunumo, kaj kian rolon la lando ludos en la epoko de kreskantaj ŝanĝiĝoj kaj defioj.

Dum sia unua eksterlanda vojaĝo kiel ĉina prezidanto en marto de 2013, Xi, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ellaboris la vizion de Ĉinio kreskigi novan specon de internaciaj rilatoj kun kungajna kunlaboro ĉe la kerno kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Dum la pasintaj dek jaroj, sub la gvidado de Xi, Ĉinio iris sur la vojo de paca disvolviĝo, kaj dediĉis sin al traktado de tutmondaj defioj, faciligo de kungajna kunlaboro kaj plijustigo de la tutmonda reganta sistemo.

Kiel ni observis, la aliro de Ĉinio konformas al la nuntempa postulo, kaj favoras al konservado de paco kaj stabileco, plifortigo de la monda ekonomia kresko kaj konstruado de la mondo kun komuna prospero kaj komuna estonteco.

Kungajna Kunlaboro

En 2013, la ĉina prezidanto proponis la Ekonomian Zonon de la Silka Vojo kaj la Maran Silkvojon de la 21a Jarcento sinsekve en siaj vizitoj al Kazaĥio kaj Indonezio. Tiel formiĝis la Iniciato de Zono kaj Vojo.

Post naŭ jaroj, la iniciato rimarkinde plifortigis partnerecon, antaŭenigis konekteblecon kaj antaŭenpuŝis komunan disvolviĝon de la tuta mondo.

La jara komerca sumo inter Ĉinio kaj ĉirkaŭ 150 landoj, kiuj partoprenis en la iniciato, pliiĝis de 1 040 miliardoj da usonaj dolaroj en 2013 al 1 800 miliardoj da usonaj dolaroj en 2021, kun kvantuma salto de 73% dum ok jaroj.

Laŭ la Monda Banko, ĝis 2030, la iniciato povas helpi 7,6 milionojn da homoj forigi ekstreman malriĉecon kaj 32 milionojn da homoj forigi moderan malriĉecon, kaj akceli komercon pliiĝi je 2,8%-9,7% por partoprenantaj landoj kaj je 1,7%-6,2% por la tuta mondo..

Mohamed Fayez Farahat, direktoro de la egipta ŝtata Centro Al-Ahram por Politikaj kaj Strategiaj Studoj en Kairo, diris, ke ĉinaj proponitaj  iniciatoj reflektas la kontribuon de la lando al tutmonda disvolviĝo kaj ĝian subtenon al evoluantaj landoj kaj emerĝantaj ekonomioj.

"Ĉinio defendas la voĉojn de evoluantaj landoj sur la internacia scenejo, kaj ankaŭ ludas pozitivan rolon en gravaj internaciaj organizoj," rimarkigis la fakulo.

Por Pli Bona Tutmonda Regado

En rapide ŝanĝiĝanta mondo, unu el la mondaj prioritatoj estas la postulo plibonigi tutmondan regadon. La daŭranta pandemio KOVIM-19, regionaj konfliktoj, agoj kontraŭ tutmondiĝo kaj aliaj komplikaj faktoroj interplektiĝas, kaj la mankoj en paco, sekureco, konfido kaj regado pligrandiĝas.

En diversaj okazoj en la pasintaj dek jaroj, la ĉina prezidanto substrekis, ke la solvoj kuŝas en reala mulflankeco kaj en la internacia sistemo kun UN ĉe la kerno, kaj ankaŭ en komunaj klopodoj por starigi novtipajn internaciajn rilatojn, kiuj havas reciprokan respekton, egalecon kaj justecon, kaj kungajnan kunlaboron, kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

En sia parolado dum la ĝenerala debato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, Xi alvokis resti fidela al multflankeco kaj protekti la internacian sistemon kun UN kiel la kerno.

"Tutmonda regado devas esti bazita sur la principoj de ampleksa konsultiĝo, komuna kontribuo kaj kundividado por certigi, ke ĉiuj landoj ĝuu egalajn rajtojn kaj ŝancojn kaj sekvu la samajn regulojn," Xi diris.

Dum la jaroj, sekvante la paroladon Ĉinio aktive partoprenis en tiaj tutmondaj aferoj kiel la pandemia batalo, redukto de malriĉeco, klimataj agoj kaj paca konservado, kaj la konstruado de malferma monda ekonomio. Ĉinio faris sin konstruanto de la monda paco, kontribuanto de la tutmonda disvolviĝo, defendanto de la internacia ordo, kaj provizanto de publikaj bonoj.

Formiĝo de pli justa kaj efika tutmonda regado postulas kolektivan movadon. Tial Ĉinio senĉese kunlaboras por tiu celo kun aliaj landoj, precipe la evoluantaj landoj. La Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO), la organizo kun plej granda areo kaj plej granda loĝantaro, donas bonan ekzemplon al tio, kiel Ĉinio laboras kun siaj partneroj por antaŭenigi la novtipajn internaciajn rilatojn.

En sia 21-jara historio, la membrolandoj de la ŜKO laboris strikte inter si por plibonigi kunlaboron en diversaj kampoj, inkluzive de sekureco, ekonomio kaj komerco, publiksano kaj kulturo. Ĝi disvolviĝis al konstruiva forto por plibonigi la tutmondan regadon kaj antaŭenigi stabilecon kaj disvolviĝon.

Ŝerifo Ghali Ibrahim, estro de la departemento pri politika scienco kaj internaciaj rilatoj ĉe la Universitato de Abuĝo, diris, ke kun la kresko de emerĝantaj ekonomioj, evoluantaj landoj alvokis kun pli fortaj voĉoj en la tutmonda regado, kaj komencis puŝi la tutmondigan procezon al pli justa kaj inkluziva direkto per diversaj mekanismoj kaj platformoj pri multflanka kunlaboro.

La niĝeria fakulo diris, ke Ĉinio estas pioniro, ĉar ĝia koncepto de tutmondiĝo plejparte antaŭenigis la komunan estontecon por la homaro, sen diskriminacioj, apartigo aŭ ekskludo.

Estonteco Dividata de Ĉiuj

La ruiniga pandemio estas konstanta memoro, ke la homoj vivas en tutmonda vilaĝo, kie la estonteco de ĉiuj nacioj neniam estis tiel strikte ligita kiel antaŭe. Por pli bona respondo al malfacilaj demandoj, la internacia komunumo estas atendita solidare stari kaj labori en harmonio akordite.

Kun profunda kompreno pri la komunaj aspiroj de la mondo, la ĉina prezidanto proponis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kontribuante la saĝon de Ĉinio por forigi la mankojn en paco, sekureco, kunfido kaj regado, kaj reliefigante la neceson kaj gravecon konstrui la mondon kun komuna disvolviĝo kaj kolektiva sekureco en la profunde ŝanĝiĝanta tutmonda pejzaĝo.

Por Sudheendra Kulkarni, iama prezidanto de hinda pensfabriko Observer Research Foundation, disvolviĝo kaj sekureco estas "du flankoj de la sama monero kaj ambaŭ estas nedivideblaj."

"Neniu lando povas atingi sekurecon se aliaj landoj estas nesekuraj, kaj neniu lando povas atingi disvolviĝon se alies disvolviĝo estas en danĝero. Ni devas konsideri sekurecon kaj disvolviĝon en tutmonda kunteksto," diris Kulkarni.

Aliĝante al la koncepto pri konstruado de la komunumo kun komuna estonteco, Ĉinio kunlaboras kun la resto de la mondo por protekti veran multflankecon, konservi stabilajn tutmondajn provizĉenojn, faciligi liberan komercon kaj investon kaj klopodi por verda kaj malaltkarbona disvolviĝo. De sia forta subteno por malferma monda ekonomio ĝis sia firma decido por karbona redukto kaj neŭtreco, Ĉinio montris sian persistemon per agoj.

Ĉeestinte al la malferma ceremonio de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, kirgiza prezidento Sadyr Zhaparov estis profunde impresita de la devizo "Kunigu por Komuna Estonteco".

"Ĉi tio (estas) alvoko por la internacia komunumo konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Ĉu ni estas lando malgranda aŭ granda, en la kunteksto de tutmondiĝo, ni ĉiuj havas komunan estontecon kaj komunan destinon ", li diris al la novaĵagentejo Xinhua en lastatempa intervjuo.

En la okuloj de la japana eksa ĉefministro Yukio Hatoyama, la alvoko de Xi por konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro estas tre trafa kaj necesa en ĉi tiu epoko.

Hatoyama diris, ke konstruado de la sento por komuna estonteco estas grava por la mondo por eviti fragmentiĝon kaj trakti defiojn, kaj por Azio protekti pacon kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon. "Sur la Tero ni vivas, ne nur la medio funkcias kiel la tuto, sed ankaŭ homoj estas interligitaj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree