Ĉinstila modernigo liveras novan elekton por disvolvado de homaro
Yu Publikigita: 2022-10-18 19:44:52

"De nun, la centra tasko de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas unuigi kaj konduki la popolon de ĉiuj etnogrupoj tra la lando konstrui grandan socialisman modernan landon en ĉiuj aspektoj, atingante la duan centjaran celon, kaj ĉiuflanke antaŭenigante la grandan rejunigon de la ĉina nacio per la ĉinstila modernigo,” diris  Xi Jinping en raporto, farita al la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ, kiu malfermiĝis dimanĉe en Pekino, nome de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. La raporto, kiu faras strategiajn dispoziciojn pri konstruado de socialisma moderna lando en ĉiuj aspektoj kaj eksplikas la gravajn trajtojn kaj esencajn postulojn de la ĉinstila modernigo, vekis grandan atenton en la internacia komunumo. 

Modernigo estas la komuna serĉado de homoj tra la mondo, kaj ĝi ankaŭ estas la celo, por kiu la ĉina popolo strebas ekde moderna epoko. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la KPĈ gvidis la popolon fari konstruadon, efektivigi reformon kaj malfermon, kaj senĉese esplorserĉi vojon al modernigo. Precipe, de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, Ĉinio sukcese antaŭenigis kaj etendis la ĉinstilan modernigon, kaj la granda rejunigo de la ĉina nacio eniris neinversigeblan historian procezon.

Kio estas la ĉinstila modernigo? En la raporto, ĝenerala sekretario Xi Jinping emfazis, ke la ĉinstila modernigo estas socialisma modernigo gvidata de la KPĈ. Ĝi havas ne nur la komunajn trajtojn de modernigo en diversaj landoj, sed ankaŭ la ĉinajn trajtojn bazitajn sur la naciaj kondiĉoj. La ĉinstila modernigo estas modernigo kun granda loĝantaro, en kiu ĉiuj homoj riĉiĝas, materia civilizacio kaj spirita civilizacio estas en akordo, kaj la homo kaj la naturo kunekzistas harmonie, kaj kiu prenas la vojon de paca disvolviĝo.

La ĉinstila modernigo substrekas "pacan disvolviĝon", rekomendas interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon inter malsamaj civilizacioj, rompas la okcidentan teorion de "konflikto inter civilizacioj", kreas novan formon de inkluziva homa civilizacio kaj antaŭenigas pacon kaj disvolviĝon de la mondo. Martin Jacques, brita erudiciulo, komentis, ke Ĉinio liveras al la mondo "novan eblon", kiu estas forlasi la leĝon de la ĝangalo, eviti agojn de hegemonio kaj potenca politiko, transpasi nulsuman ludon kaj malfermi la novan vojon al disvolviĝo de civilizacioj kun kungajna kunlaboro, komuna konstruado kaj komuna partopreno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree