La 17an de oktobro ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi sendis kondolencan mesaĝon al sia turka paralelulo Mevlut Cavusoglu pri la akcidento de mineja eksplodo en Turkio.
Wang diris, ke li estis ŝokita, informiĝinte pri la akcidento de mineja eksplodo en Turkio, kiu kaŭzis gravajn perdojn. Li donis profundan funebron al la viktimoj kaj prezentis sinceran kondolencon al la familianoj de la viktimoj kaj la vunditoj.