En ekstreme varmaj tagoj ĉu klimatiziloj vere savas nian vivon?
Mirinda Publikigita: 2022-10-18 16:07:01

Lastatempe kontinua alta temperaturo furiozis en Eŭropo kaj kaŭzis seriozan sekecon. Ĉu vi scias, ke ekstreme varma vetero influos eĉ la uzon de interreto!

Funkcio de interreto bezonas servilojn. Ĉu gigantoj de interreto de la mondo instalis siajn servilojn en siaj ĉefstabejoj? NE! Ĉar tio multkostas. La totala elektra konsumo de tiuj serviloj superas la instalitan kapaciton de kelkaj grandaj centraloj. Por ŝpari la koston la servilaro estis instalitaj proksime al la la Arkta Cirklo, kie la elektropovizo estas stabila, la elektroprezo estas malalta kaj la klimato estas malvarma. En la kuranta somero, la datumaj centroj de Google, Oracle kaj aliaj kompanioj en norda Britio frekvence perturbiĝis en refridigado.

La kurejoj en la flughaveno Luton kaj la imperiestra aerarmea bazloko en Londono fandiĝis pro la varmo. En la 14a de julio la plej alta temperaturo en norda portugala urbo atingis 47℃. Multaj urboj en suda Francio registris temperaturon de pli alta ol 40℃.

En la varmegaj tagoj, oni ofte diris, ke la vivo estas subtenata de klimatiziloj. Tamen ĉu ĝi vere savas nian vivon?

La respondo estas: ne certe. Unu el la malfaciloj estas elektroprovizo. Laŭ statistiko de norvega konsulta kompanio Rystad Energy, en la antaŭaj 7 monatoj ĉijare la hidroelektro de Eŭropo malpliiĝis je 20% kompare kun tiu samperiode pasintjare kaj la nukleenergia elektro malpliiĝis je 12%. En Italio la hidroelektro en la pasintaj 12 monatoj malpliiĝis je 40% kaj tiu de Hispanio malpliiĝis je 44%.

Escepte de streĉiga elektroprovizo, la klimatizilo diru: MI STRIKU!

Ĉu vi rimarkis, ke sur la eksterdoma maŝino de klimatizilo estas sigelita la sfero de labora temperaturo de la maŝino, kio varias inter -7℃ kaj 43℃. 43℃ estas la supra temperaturo de la klimatizilo. La maŝino ne funkicios en kelkajn minutojn se la temperaturo estos pli alta ol tiu cifero.

Eble vi demandus: 35℃ estas multe malalta ol 43℃, kial ĝi malfunkcios? Atentu, ĉi tie la 35℃ estas humidpilka temperaturo.

Humidpilka temperaturo: Meti humidan pilketon en la medio kaj blovi ĝin per aero de la medio por malvarmigi ĝin, la laŭeble rezultita plej malalta temperaturo estas la humidpilka temperaturo.

Do se la humidpilka temperaturo estas 35℃, la reala temperaturo de la medio kalkuliĝos al 47℃, tiam plejparto da familiaj klimatiziloj malfunkcios. Do en la 50 tagoj de ekstrema varmo dum la jaro la maŝino neeblas savi vian vivon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree