Xi Jinping prezidis 2an kunvenon de prezidio de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Pluveta Publikigita: 2022-10-18 20:11:24

La prezidio de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis sian duan kunvenon marde posttagmeze. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunvenon.

La kunveno konsentis prezenti projektajn rezoluciojn pri la raporto de la 19a Centra Komitato de la KPĈ, la laborraporto de la 19a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ, kaj la amendo al la Statuto de la KPĈ al delegacioj por diskuto.

La kunveno adoptis proponitajn listojn de preparaj kandidatoj por membroj kaj alternaj membroj de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, kaj ankaŭ membroj de la 20a Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de la KPĈ. La listoj estos submetitaj al delegacioj por diskuto.

Krome, elektaj metodoj de la partia kongreso kaj aliaj aferoj estis aprobitaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree