Ĉina kaj uganda ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de 60a datreveno de diplomatiaj rilatoj
Yu Publikigita: 2022-10-18 17:18:17

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia uganda paralelulo Yoweri Museveni marde interŝanĝis gratulojn okaze de la 60a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia gratula mesaĝo, ke kun longdaŭra tradicia amikeco, la du landoj en la lastaj jaroj starigis ampleksan kunlaboran partnerecon, daŭre plifortigante politikan reciprokan fidon kaj profundigante kunlaboron en diversaj kampoj. Li diris, ke Ĉinio kaj Ugando firme subtenis unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj strikte kunordiĝis en tutmondaj kaj regionaj aferoj.

La ĉina prezidanto diris, ke fronte al la kronvirusa pandemio, la du popoloj subtenis kaj helpis unu la alian en malfacila tempo, skribante novan ĉapitron de ĉina-uganda amikeco. Li diris, ke li donas grandan gravecon al ĉina-ugandaj rilatoj kaj volas labori kun prezidento Museveni por preni la 60an datrevenon kiel la oportunon por profundigo de kunlaboro en diversaj kampoj kadre de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, por alporti avantaĝojn al la du landoj kaj iliaj popoloj kaj kune konstrui ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Museveni diris, ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 60 jaroj, Ugando kaj Ĉinio kunordiĝis strikte en komuna klopodo por efektivigo de multaj gravaj kunlaboraj projektoj, kun iliaj bonaj rilatoj plenaj je viveco. Museveni aldonis, ke la uganda flanko sin dediĉos plu al antaŭenigo de la duflankaj rilatoj, kaj esprimis sian fidon, ke la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter la du landoj certe plu profundiĝos por liveri pli grandajn avantaĝojn al la du popoloj kaj kontribui al paco, stabileco kaj kunlaboro de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree