Observantoj tra mondo laŭdas mejloŝtonajn atingojn de Ĉinio sub gvidado de KPĈ
Yu Publikigita: 2022-10-18 15:29:03

Alilandaj analizistoj kaj observantoj diris, ke la raporto, farita de Xi Jinping en la malferma kunveno de la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) dimanĉe, amplekse resumas la atingojn kaj spertojn de la reformo kaj disvolviĝo de Ĉinio kaj enhavas ĝeneralan strategian planon pri la afero de la partio kaj la lando.

Ili diris, ke la KPĈ akiros pli grandajn atingojn, kondukos la ĉinan popolon verki novan ĉapitron en la nova vojaĝo al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj laboros kun aliaj landoj de la mondo por konstrui pli bonan estontecon de la tuta homaro.

Xi diris en la raporto, ke la pasinta jardeko markis tri gravajn eventojn de granda senpera graveco kaj profunda historia signifo por la afero de la partio kaj la popolo. Li diris: "Ni festis la centjariĝon de la KPĈ. Ni malfermis la novan epokon de socialismo kun ĉinaj trajtoj. Kaj ni eliminis absolutan malriĉecon kaj finkonstruis modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, tiel plenumante la unuan centjaran celon.”

"Ĉi tiu raporto enhavas kristaliĝon de la grava sperto de la KPĈ kaj liveras ideologian gvidadon por la marŝo de Ĉinio al la dua centjara celo", diris Vanxay Tavinyan, ĉefredaktoro de the Pasaxon, la ĵurnalo de la Centra Komitato de la Laosa Popola Revolucia Partio, kiu tre atentis ĉifojan Nacian Kongreson de la KPĈ.

"Ĉinio atingis multajn mejloŝtonojn" en la pasinta jardeko, diris Shakeel Ahmad Ramay, ĝenerala direktoro de la Azia Instituto pri Ekocivilizacia Esploro kaj Disvolviĝo en Pakistano, post aŭskultado de la raporto rekte elsendita per la interreto.

“La grandaj atingoj de Ĉinio pruvis, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj prezentas pli bonan modelon kun tutmonda altiro,” Ramay aldonis.

“Sub la gvidado de la KPĈ, Ĉinio montris al la mondo kiel atingi celojn, inkluzive de elimino de ekstrema malriĉeco, per politika volo kaj efikaj agoj,” diris Ronnie Lins, direktoro de la Ĉina-Brazila Centro pri Esploro kaj Komerco, aldonante, ke realigi ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj elimini malriĉecon kaj socian malegalecon estas certa vojo al konstruado de pli sana mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree