Personoj el eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj varme diskutas pri raporto de 20a Nacia Kongreso de KPĈ
Pluveta Publikigita: 2022-10-18 15:44:07

Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino inaŭguriĝis la 20a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, faris raporton nome de la 19a Centra Komitato de la KPĈ. Personoj el multaj eŭropaj kaj latin-amerikaj landoj tre atentas la raporton. Ili ĉiuj diris, ke la raporto prezentis novan disvolvan vojon por Ĉinio en la estonteco, kaj liveris novan saĝecon kaj novan movforton por paco kaj disvolviĝo de la mondo kaj por progreso de la homara civilizacio.

Prezidanto de Socia Demokratia Partio de Rumanio kaj prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Rumanio Marcel Ciolacu diris, ke li kredas, ke la disvolva celo difinita de la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ nepre multigu bonfarton de la ĉina popolo kaj protektu pacon kaj stabilecon de la mondo. La Socia Demokratia Partio de Rumanio volas teni sinceran kaj konstruivan dialogon kun la KPĈ por feliĉigi la du popolojn.

Luis Antonio Paulino, profesoro de Kolegio pri Filozofio kaj Sciencoj de Ŝtata Universitato de San-Paŭlo de Brazilo, diris, ke la koncepto konstrui komunumon kun komuna estonteco por la homaro kaj la tutmonda disvolva iniciato proponitaj de Ĉinio antaŭenigos la fruan realigon de la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj (UN) por Daŭripova Disvolviĝo. Ankaŭ la iniciato Zono kaj Vojo antaŭenpuŝos prosperan disvolviĝon de evoluantaj landoj, inkluzive de latin-amerikaj landoj.

Ivica Bakota, specialisto pri ĉinaj aferoj de Zagreba Lernejo de Ekonomiko kaj Administrado, diris, ke la 20a Nacia Kongreso de la KPĈ estas fenestro por koni la disvolvajn fruktojn de la KPĈ kaj la venontan kvinjaran planon de Ĉinio. Laŭ la raporto plue profundigi reformadon kaj malfermon estas bona maniero de Ĉinio por respondi al la defioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree